Home
NOTICOJ AMIKOJ KALENDARO informoj pri mi KONTAKTO
Olda

Advertisement

Add to Memories
Tell a Friend
per piedpintoj preteriri por ne veki.
la ĉielplaton streki;
per krajono griza
la ĉielarkon fari iriza.

per fingropintoj vizaĝon Vian karesi
kaj neniam ĉesi
belecon Vian ravi.
jes, centprocente pravi.

al vivopinto tiun Amon porti,
sur la manplatoj eskorti,
je mi kaj Vi plenigi.
Nin per tiu forta NI ligi.

18.11.08
Moskvo

Tags:

Add to Memories
Tell a Friend
...

Mi triston vestas. Du tagoj restas
kaj vi foriros. En for' vojaĝos kaj miros
pri aliaj landoj. De la voj' rubandoj
vin gvidos al tagoj helaj,
noktoj stelaj, homoj belaj.
Vi ridos, vizaĝo via sunos,
brilos. Azilos mi en via lum'.
Per mia plum' mi vidos
Tagiĝon en la kor'.
Kaj la malĝojon bridos.

22.07.2008
Moskvo

Tags:
kie nun: en la oficejo

Add to Memories
Tell a Friend
* * *

Pluvas. Falas kristalaj gutoj. Fluas pretere minutoj. Boras...
Boras l'animon lacan. Lasas alguston agacan. Baras.
Baras al int kaj ont. Caras en pint' kaj pont'. Enas.
Mi tremas en via vento. Mi emas al via ven'. Do, venu...

03.07.2008
Moskvo

* * *

Hodiaŭ la ĉiel' profundas.
Inundas min ĝis rando.
Sen demando,
ĉu min ĉi tio vundas.

Hodiaŭ nigreblua oceano bruas.
Malfruas.
Mi ne protestas,
ke ĝi tempestas.

Hodiaŭ buntas tiuj floroj.
Abundas la koloroj:
de blanko pura –
ĝis la purpura.

Hodiaŭ rigardo via arda,
ne hazarda,
al mi someras, teneras, malhieras.

03.07.2008
Moskvo

* * *

Sur tiu granda urbo
Per man’ necerta disŝutitaj
Manpleno da lumeroj kuŝas.

Tra la malpleno de fenestr’
Bloveto apenaŭa de ventet’
Kromguston de la nokt’ alportas.

Mi glitas per rigardo
Laŭ tiuj punktoj briletantaj
Kaj unun per la koro tuŝas.

Evitas vi respondi.
Ni ambaŭ staras en la nokto,
Tre malproksimaj. Kaj senvortas.

14.07.2008
Moskvo

Tags:

pri mi
Olda
User: [info]olda
Name: Olda
Website: KONTAKTO
kalendaro
Back March 2009
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031
resumo de la paĝo
markiloj

Advertisement

Customize