|
Mi pensas, kiun tradukaĵon montri... Preskaŭ ĉiu havas iom malmultemaltrafajn liniojn) Do...
Krusenstern („Je tempo, kiam tero spiris per misteroj”) (Versaĵo de Anatolij Neĉaev kaj Egor Petrov)
Je tempo, kiam tero spiris per misteroj Kaj estis sur terglobo malskoltata land’, Du rusaj ŝipoj ĉirkaŭ tuta granda tero Tra ŝtormoj kaj skualoj iris por serĉad’.
Insuloj rokaj fore staris dum vojado, Profund’ de maro estis la sekret’ de mond’. Kaj brave staris Krusenstern ĉe rudrorado, Kaj batis ŝipon granda, tre potenca ond’.
Kaj mi envios al ŝipanoj-kamaradoj, Al tiuj homoj, kiuj iris al la for’. Sur map’ desegnos mi de Krusenstern vojadon, Kaj, povas esti, ankaŭ iros kun fervor’.
Nun estas ellernata tero, preskaŭ tuta. Mistera estas nur profundo kun obskur’. Sekretojn havas ĝi. Sed, povas esti, guton De la sekretoj mi divenos en futur’. * * *
Mi vidas mastojn, kiun flugas en zenito , Kaj vidas velojn, kaj ŝipanojn kun ekip’. Ŝipsonoril’ por mi sonoras infinite – Al mi en nokta sonĝo iris mia ŝip’.
Nun estas ne solvata la sekreto lasta Kalkulas malkviete tempomezuril’ Fald’ sur malnova mapo en markol’ malvasta Trabatis sin. Kaj estas profundeg’ sub kil’…
(Ĉi tie mi ne ŝatas du lastajn liniojn. Ĉu vi havas ideojn?)
-------------------------
Kaj ĉi tiu estas kanto ne de Krapivin, sed el nova filmo "La trio de Karonad-placo":
Post sala ondo kun ĝib’ Mia malgranda velŝip’ Foren fornaĝos kun ĝoj’, Se la Maro min vokos al voj’. Malprofundaĵon ĉe klif’, Ŝtormon, danĝeron pro rif’ Traos ĝi per unu foj’, Se la Maro min vokos al voj’. Se la Maro min vokos al voj’... Min vokos al voj’!
Milda, kvieta haven’... Nur aŭdas mi ĝis maten’ Kantojn de fera ŝipar’ Pri foregaj vastaĵoj de Mar’. En taglibro aperos enskrib’ – Mia malgranda velŝip’ Naĝos al ekspedici’, Se la Mar’ voke kantos por mi. Se la Mar’ voke kantos por mi... Ĝi kantos por mi!
Restis en malnova dat’ Kaj brigeto, kaj griza fregat’. Sed mi scias: revenos al Mar’ El pase’ nia vela ŝipar’. Kaj leviĝos stajvelo kaj ĵib’ Sur mia bela velŝip’. Ĝi stariĝos al flang’ de konvoj’, Se la Maro min vokos al voj’. Se la Maro min vokos al voj’... Min vokos al voj’!
|